Spis treści Artykuł originalny « Poprzedni artykul Nastepny artykul »

Ojczysty język, Mostowy język i Tłumaczenie

Gepatra lingvo, Ponta lingvo kaj Tradukado

Orignał w języku EsperantoMaszynowe tłumaczenie na język polski

Mia gepatra lingvo estas pola lingvo, sed de multaj jaroj mi loĝas en Germanio. Mi forveturis Polandon, kiam mi havis 17 jarojn. Mi necesis pli ol 2 jarojn por lerni la germanan lingvon por senĝene komuniki per ĝi. Tio estas averaĝa tempo por lerni la fremdan lingvon en iu ŝtato, do mi ne estas nek talenta nek maltalenta en tiu afero. Tamen ĝis nun, kiam mi jam loĝas en Germanio 16 jarojn, mi havas fremdan polan akcenton kaj eĉ ne sukcesis paroli tute senerare. Tio ne signifas, ke mia pola lingvo estas perfekta. Ankaŭ Poloj rapide rimarkas, ke mi havas ian strangan akcenton kaj ili ridetas pri miaj eraretoj. Mi havis grandan ambicion regi la germanan lingvo sur nivelo de mia pola lingvo. Mi tralegis la monton de germanaj libroj kaj eble mia provizo de vortoj estas pli granda ol tiu de averaĝa germano, sed tamen ĉiu infano tre rapide ekkonas, ke mi estas fremdulo. Interese estas, ke en germanaj kursoj de lingvo la bona prononcado preskaŭ ne estis la temo de lecionoj. Do homoj kun tre bona aŭdkapablo sukcesis paroli la lingvon kun korekta akcento, la aliaj estas eĉ post jaroj miskomprenataj. Germanoj ofte miras, ke iu fremdulo konas la tutan germanan literaturon kaj havas grandegan provizon de vortoj kaj tamen ne sukcesas elparoli la bazajn germanajn fonemojn (äöü). Post multaj jaroj mi ekkonis de mia edzino, ke la lernado de prononcado estas ebla kaj eĉ ekzistas profesiaj ekzercoj kaj metodoj por lerni tion. Mi miras do, kial la germanaj kursoj tiun temon preskaŭ tute ne pritraktas, kvankam la bona prononcado estus la granda kondiĉo por integriĝo en tiu socio.

Mi ne povas nur efektive diri, kiun lingvon mi nun pli bone regas. En mia profesia kampo, tio estas informatiko kaj ekonomio, mi pli volonte uzas la germanan lingvon. Ankaŭ mi ne sukcesos skribi oficialan leteron (eble peto al administracio) en pola lingvo, sed la burokratan germanan lingvon mi nun komprenas. Fakajn librojn mi plej volonte legas en germana lingvo, se ili estas tradukitaj de angla lingvo. La originalaj germanaj fakaj libroj estas ofte ne legeblaj pro troŝarĝata stilo. Kiam mi legas polajn fakajn librojn, mi ofte ridetas pri polaj fakaj vortoj. Nun mi havas nur malofte la okazon paroli per pola lingvo. Ofte eĉ kun miaj malaltaj polaj geamikoj, kiuj ankaŭ loĝas en Germanio, mi parolas germane.

Nun mi uzas regule kelkajn lingvojn eĉ en unu tago, kvankam mi ne estas tradukisto kaj lingvo ne estas mia profesio. Mi parolas per rusa lingvo kun rusaj programistoj, mi devas krei kaj legi dokumentaron en angla lingvo, en ĉiutaga vivo mi plej ofte uzas la germanan lingvo, kun gepatroj kaj dum estado en Polando mi uzas la polan lingvo. Mi ne forgesas pri Esperanto, kiun mi uzas precipe nur por legado de artikoloj en la reto. Librojn mi legas plej volonte en germana kaj pola lingvo. Tiujn lingvojn mi uzas do diversmaniere kaj por diversaj kialoj. Tio estas eble nenio malkutima en nia hodiaŭa tutmondo. Interesaj estas por mi la observadoj rilate al germana kaj pola lingvoj, kiuj estas la plej gravaj en mia vivo. Mi kelkfoje miregis, ke la sama teksto, kiun mi legis en pola lingvo kaj en germana lingvo, efikas sur mi alie. Tio ne dependas ankaŭ de kvalito de traduko. La informoj (enhavo) de tekstoj estas la samaj, tamen post la legado mi havas aliajn sentojn al la temo. Ĝenerale la germana teksto havas pro mi alian signifon ol la pola teksto. Tiu signifo kuŝas en kampo de emocioj kaj efektive oni tre malfacile povas tiun fenomenon klarigi. Mi eble pli bone komprenis tiun, kiam mia edzino, kiu ne estas Polino, foje diris el mi en mia gepatra lingvo: “Mi amas vin”. Tio estis tute alia travivaĵo ol la sama frazo elparolata jam frue de la sama persono en alia lingvo.

Mi estas granda ŝatanto de pola aŭtoro “Stanisław Lem”. Antaŭe mi ne povis en Polando trovi ĉiujn liajn librojn, do mi komencis legi tiujn librojn en germanaj tradukoj. Kvankam mi povas diri, ke mi bone komprenas en germana lingvo, mi pli volonte legas la polan originalon. La libro en pola lingvo ŝajnas al mi esti tute alia libro. Por mi estas evidente, ke gepatra lingvo havas alian signifon ol ĉiu sekva lingvo. La ligoj de gepatra lingvo al emocioj estas pli grandaj, kaj oni ne povas ilin konscie kontroli. La gepatra lingvo kuŝas pli profunde en nia konscio. La alia pruvo estas ankaŭ la signifo de “fekvortoj” pro fremlingvanoj. Mi lernis, ke kelkajn vortojn en germana aŭ rusa lingvo oni prefere ne uzu. Tamen, nur kiam mi uzus la polajn “fekvortojn”, mi sentus la enan honton.

La alian similan sperton mi havis kun la testado de maŝina tradukado de mia programo Esperantilo. Mi ofte tralegis la saman tekston en Esperanta lingvo kaj iom poste en pola lingvo, kiu estis maŝine tradukita. Kvankam la kvalito de traduko ne estas bona, tamen mi ofte miris pri la sento de teksto, kiun mi spertis nur en pola traduko. La diferencoj estas ju pli grandaj des pli grandaj estas emocioj ligitaj kun la teksto. Esperantan tekston, kiu priskribas la mizeron de homoj en iu lando, mi povas pritrakti politike kaj pragmatike. La kunsenton kun tiuj homoj mi havus pli ofte, se la teksto estus en gepatra lingvo.

Por mi estas tre evidente kiel grava estas por nia konscio la gepatra lingvo. Mi estas tre kontenta, ke Esperantistoj subtenas la gepatran lingvon, per tiu, ke ili subtenas la diversecon de lingvoj. Tio bone ludas kun koncepto de Esperanta lingvo kiel ponta lingvo. Sed tio ankaŭ montras al mi kiel limigita estas la efikeco de ponta lingvo kompare al gepatra lingvo. Efektive por atingi la homojn en tuta skalo oni devas traduki la tekstojn al gepatra lingvo. Vasta uzado de ponta lingvo sen tradukado plimalriĉigis la homojn je emocioj. Mi ne povas prijuĝi ĉiujn uzantojn de pontaj lingvoj. Mi ne scias, ĉu ekzistas Esperantistoj, kiuj per Esperanta lingvo povas senti tiel profunde kiel per gepatra lingvo. Ankaŭ nuntempe angla lingvo estas la plej ofte uzata ponta lingvo. Ĝi estas por multaj homoj ponta lingvo, sed teman ne plej konvena ponta lingvo. Mia supozo estas, ke la ponta lingvo estas nur bona helpilo, se ne ekzistas alia alternativo. Mi spertis, ke estas pli avantaĝe paroli kun rusoj ruse, eĉ se ambaŭ flankoj parolas bone anglan lingvon. La kazo, ke almenaŭ unu de flanko povas uzi la gepatran lingvon, estas pli avantaĝa ol ambaŭ flankoj devus uzi fremdan por si lingvon. La komuniko iĝas en tiu kazo pli vigla. Ekzistas kazoj, kiam oni konscie ne volas, ke emocioj estas gravaj, ekzemple ĉe intertraktoj, en tiu kazo la tute fremda lingvo aŭ ponto lingvo estas avantaĝa. Tio je estas escepta situacio. Mi mem ne kredas, ke komuniko sen emocia nivelo, estas vere plena komuniko. Fine ambaŭ flankoj de komuniko ne estos kontentaj. Se komuniko iĝas en bona volo kaj reciproka respekto, neniu flanko ne volas profiti je pli bona kono de lingvo. La argumento, ke ponta lingvo iĝas la flankoj de komuniko pli egala ĉe uzado de lingvo, estas nur ŝajna argumento, ĉar ĉiam ekzistas homoj, kiuj povas pli aŭ malpli bone paroli. En realo sen reciproka respekto la ponta lingvo ne estas utila.

Tie leviĝas la demando, ĉe la graveco de gepatra lingvo kaj maleblecoj de ponta lingvo estas konscia por Esperantistoj. Kiel kutime oni observas kelkajn fluojn. Iuj volas iĝi Esperanton samnivela lingvo al gepatraj lingvoj. La ekzisto de denaskaj parolantoj de Esperanto estas por ili grava argumento. Mi vere dubas, ke oni povas kompari denaskajn Esperantistojn kun aliaj denaskuloj. Unue por la gepatroj ofte Esperanto estas nur fremda lingvo, due gepatroj ne estas solaj, kiuj influas la lingvan evoluon de infanoj. La vasta familio, urbo kaj najbara socio havas poste pli gvidan rolon ol gepatroj. Nun ne ekzistas tia longdaŭra tute esperanta vasta medio por paroli pri denaskaj esperantistoj. Ankaŭ ĉe tiu afero ekzistas streboj transformiĝi la grupojn de interesantoj al veraj civitoj, kies gepatra lingvo estus Esperanto. En la simila direkto celas homoj, kiuj bonvenas la naturan evoluon de Esperanto, per kiu fine la Esperanto atingus la statuson de gepatra lingvo. Mi estas sufiĉe sindetenema al tiuj streboj, kvankam ĉiu estas libera tion fari. Oni ne uzu (aŭ misuzu) la pontan lingvon por krei novan naciecon, religion aŭ ismon. Por krei novan socion kun novaj pli bonaj homoj. Tio estas utopio. La alia grupo de Esperantistoj, kiu estas pli granda, vidas en Esperanto eĉ la solan eblon savi la gepatrajn lingvojn. En tiu kontesto mi ofte miras pri vasta kreado de arta literaturo en Esperantujo. Tiu havus ja nur sencon, se tiuj tekstoj en la ponta lingvo estus fine tradukataj al gepatraj lingvoj. En tiu senco Esperantistoj estus la elito, kiu preparas kaj tradukas tekstojn. Mi povas ja admiri la teknikon kaj formon de iu Esperanta poeziaĵo, sed neniam tiu poeziaĵo povus anstataŭigi la efikecon de gepatra lingvo. Ĉu poeziaĵo en Esperanto estas pura skribemo (pole: grafomania) aŭ nur antaŭstupo al fina traduko, mi tion ne scias. Efektive oni ne skribas en Esperanto por atingi la plej grandan grupon de homoj. Por mi la ĉefa taŭgeco de Esperanto estas tiu de ponta lingvo. Tiu lingvo taŭgas bone por efektive komuniki sur faka nivelo sen uzado de tradukistoj kaj peniga longa lernado. Tial mi pli atendus, ke Esperanto estus pli sukcesa en faka literaturo, scienco aŭ tekniko. Vere la plejmulto de Esperantistoj ne estas teknikistoj sed idealistoj kaj mondoplibonigistoj. Kaj por tiuj lastaj homoj Esperanto iĝis eĉ pli kara ol la gepatra lingvo. Paradokse estas tiuj idealistoj kaj ne praktikemuloj, kiuj savis tiun lingvon de morto. Oni ne atendu, ke por ĉiu homo Esperanto estus io pli ol ponta lingvo.

Mi ne atendas, ke la komunikado tra ĉiuj kanaloj (sur ĉiu nivelo) estas ebla per ponta lingvo. Tamen estas tre ĝojige, kiam oni spertas, ke oni povas direkte komuniki kun fremduloj per tiu grandega lingvo.

Mój ojczysty język jest językiem polskim, lecz od licznych lat mieszkam w Niemczech. Wyjechał z krajem od po, kiedy miałem 17 lat. Byłem potrzebny więcej aniżeli 2 lata aby uczyć się języka niemieckiego aby bezceremonialnie komunikować nim. To jest przeciętny czas aby uczyć się obcego języka w jakimś państwie, więc nie nie jestem ani utalentowany ani utalentowany inaczej w tej sprawie. Jednak do teraz, kiedy już mieszkam w Niemczech 16 lat, mam obcy akcent polski i nawet nie miałem powodzenie mówić całkiem bezbłędnie. To nie znaczy, że mój język polski jest perferkcyjny. Także Polacy szybko zauważają, że mam jakiś osobliwy akcent i oni uśmiechają się o moich pluskwach. Miałem dużą ambicję władać język niemiecki na poziomie mojego języka polskiego. Przeczytałem górę niemieckich książek i przypuszczalnie moje zaopatrzenie słów jest większe aniżeli ten przeciętnego Niemca, lecz jednak każde dziecko bardzo szybko rozpoznaje, że jestem obcym. Interesująco jest, że w kursach niemieckich języka dobra wymowa nieomal nie była tematem lekcji. Więc ludzie z bardzo dobrym {aŭdkapablo} mieli powodzenie mówić język z korektowym akcentem, inni są nawet po latach rozumiani źle. Niemcy często dziwią się, że jakiś obcy zna całą literaturę niemiecką i ma ogromne zaopatrzenie słów i jednak nie ma powodzenie wymawiać kluczowe fonemy niemieckie ({äöü}). Po licznych latach poznałem od mojej żony, że nauka wymowy jest możliwa i nawet istnieją zawodowe zadania i metody aby uczyć się tego. Dziwię się więc, dlaczego kursy niemieckie tego tematu nieomal całkiem nie zajmują się, aczkolwiek dobra wymowa byłaby dużym warunkiem dla integracji w tym społeczeństwie.

Nie mogę jedynie właściwie powiedzieć, którego językiem teraz lepiej władam. W moim zawodowym zakresie, to jest informatyka i ekonomia, chętniej użytkuję język niemiecki. Także nie będę mieć powodzenie pisać oficjalny list (przypuszczalnie żądanie do administracji) w języku polskim, lecz niemiecki język biurokratyczny teraz rozumiem. Naukowe książki najchętniej odtwarzam w języku niemieckim, jeśli oni są przetłumaczeni przez język angielski. Autentyczne naukowe książki niemieckie są często nie czytelne z powodu przytłaczanego stylu. Kiedy odtwarzam naukowe książki polskie, często uśmiecham się o naukowych słowach polskich. Teraz mam jedynie rzadko okazją mówić przez język polski. Często nawet z moimi niskimi przyjaciółmi polskimi, którzy także mieszkają w Niemczech, mówię po niemiecku.

Teraz użytkuję regularnie kilka języków nawet w jednym dniu, aczkolwiek nie jestem tłumaczem i język nie jest moim zajęciem. Mówię przez rosyjski język z rosyjskimi programistami, muszę stworzyć i odtwarzać dokumentację w języku angielskim, w codziennym życiu najczęściej użytkuję język niemiecki, z rodzicami i w czasie pobytu w kraju od po użytkuję język polski. Nie zapominam o Esperanto, które użytkuję przede wszystkim jedynie dla lektury artykułów w sieci. Książki odtwarzam najchętniej w niemieckim i polskim języku. Te języki użytkuję więc wielorako i dla rozmaitych motywów. To nie jest przypuszczalnie nic zwyczajne inaczej w naszym dzisiejszym świecie. Interesujące są dla mnie nadzory względem do niemieckie i języki polskie, które są najważniejsze w moim życiu. Kilkakrotnie zdumiałem, że taki samy tekst, który odtwarzałem w polskim języku i w języku niemieckim, skutkuje na mnie inaczej. To nie zależy także od jakości tłumaczenia. Informacje (zawartość) od tekstów są takie same, jednak po lekturze mam inne poczucia do tematu. Ogólnie tekst niemiecki ma z powodu mnie inne znaczenie aniżeli tekst polski. To znaczenie leży w zakresie wzruszeń i właściwie bardzo trudno można to zjawisko wytłumaczyć. Przypuszczalnie lepiej tego rozumiałem, kiedy moja żona, którą nie jest Polka, raz mówiła ze mnie w moim ojczystym języku: “kocham ciebie ”. To było całkiem inne przeżycie aniżeli takie same zdanie wymawiane już wcześnie od takiej samej osoby w innym języku.

Jestem dużym miłośnikiem polskiego autora “Stanisławu Lem”. Przedtem nie mogłem w kraju od po znaleźć wszystkie jego książki, więc zacząłem odtwarzać te książki w tłumaczeniach niemieckich. Aczkolwiek mogę powiedzieć, że dobrze rozumiem w języku niemieckim, chętniej odtwarzam oryginał polski. Książka w języku polskim wydaje się do mnie być całkiem inną książką. Dla mnie jest oczywiście, że ojczysty język ma inne znaczenie aniżeli każdy kolejny język. Odnośniki ojczystego języka do wzruszeń są większe, i nie można ich poczytalnie sprawdzać. Ojczysty język leży głębiej w naszej świadomości. Inny dowód jest także znaczeniem “{fekvortoj}” z powodu {fremlingvanoj}. Uczyłem się, że kilku słów w niemieckim albo rosyjskim języku raczej nie powinno się użytkować. Jednak, jedynie kiedy użytkowałbym “{fekvortojn} polskie”, czułbym wewnętrzny wstyd.

Inne podobne doświadczenie miałem z testowaniem maszynowego tłumaczenia mojego programu Esperantilo. Często przeczytałem taki samy tekst w Esperanckim języku i trochę potem w języku polskim, który został maszynowo przetłumaczony. Aczkolwiek jakość tłumaczenia nie jest dobra, jednak często dziwiłem się o poczuciu tekstu, którego doświadczałem jedynie w polskim tłumaczeniu. Różnice są powine być wszakże większe tym większe są wzruszenia wcześniej wiązane z tekstem. Esperancki tekst, który opisuje nędzę ludzi w jakimś kraju, mogę zajmować się politycznie i pragmatycznie. Współczucie z tymi ludźmi miałbym częściej, jeśli tekst byłby w ojczystym języku.

Dla mnie jest bardzo oczywiście jak ważny jest dla naszej świadomości ojczysty język. Jestem bardzo zadowolony, że Esperantyści podpierają ojczysty język, tym, że oni podpierają różnicę języków. To dobrze gra z poglądem Esperanckiego języka jako język mostowy. Lecz to także pokazuje mi jak ograniczonemu jest sprawność mostowego języka w zrównaniu do ojczystego języka. Właściwie aby osiągnąć ludzi w całej podziałce trzeba tłumaczyć teksty do ojczystego języka. Rozległe użycie mostowego języka bez tłumaczenia czyniło biedniejsze ludzi o wzruszeniach. Nie mogę sądzić wszystkich użytkowników mostowych języków. Nie wiem, czy istnieją Esperantyści, którzy Esperanckim językiem mógą czuć tak głęboko jak ojczystym językiem. Także obecnie język angielski jest najczęściej użytkowanym językiem mostowym. Ono jest dla licznych ludzi językiem mostowym, lecz tematycznego nie najbardziej należyty język mostowy. Mój domysł jest, że język mostowy jest jedynie dobrą pomocą, jeśli nie istnieje inna alternatywa. Doświadczałem, że jest bardziej na dobre mówić z Rosjanami rosyjsko, nawet, jeśli obydwie strony mówią dobrze angielskim językiem. Przypadek, że co najmniej jednego od strony może użytkować ojczysty język, jest bardziej przyjazne aniżeli obydwie strony musiałoby użytkować obce dla siebie język. Komunikat staje się w tym przypadku bardziej rześkim. Istnieją przypadki, kiedy poczytalnie nie chce się, że wzruszenia są ważne, na przykład przy umowach, w tym przypadku całkiem obcy język albo most językiem jest przyjazny. To na jest położenie pułapkowe. Ja sam nie wierzę, że komunikat bez emocjonalnego poziomu, jest naprawdę pełny komunikat. W końcu obydwie strony komunikatu nie będą zadowolone. Jeśli komunikat staje się w dobrej woli i wzajemny szacunek, żadna strona nie nie chce zyskiwać o lepszej wiedzy języka. Argument, że język mostowy staje się stronami komunikatu bardziej jednakowego przy użyciu języka, jest jedynie pozorny argument, ponieważ zawsze istnieją ludzie, którzy mógą albo mniej lepiej mówić. W rzeczywistości bez wzajemnego szacunku język mostowy nie jest użyteczny.

Tam wschodzi pytanie, przy powadze ojczystego języka i możliwości inaczej języka mostowego są poczytalne dla Esperantystów. Jak zazwyczaj obserwuje się kilka prądów. Jedni chcą stać się Esperanto językiem zarówno poziomowym do ojczystych języków. Istnienie wrodzonych oratorów Esperanto jest dla nich ważnym argumentem. Naprawdę wątpię, że można porównywać wrodzonych Esperantystów z innymi {denaskuloj}. Po pierwsze dla rodziców często Esperanto jest jedynie obcym językiem, po drugie rodzice nie są jedyni, którzy wywierają wpływ na językową ewolucję dzieci. Rozległa rodzina, miasto i sąsiednie społeczeństwo mają potem bardziej przewodzącą rolę aniżeli rodzice. Teraz nie istnieje takie długie całkiem esperanckie rozległe środowisko aby mówić o wrodzonych esperantystach. Także przy tej sprawie istnieją dążenia przeradzać się grupy zaciekawiających do prawdziwych społeczności, czyich ojczystym językiem byłoby Esperanto. W podobnym kierunku dążą ludzie, którzy są mile widzianym naturalną ewolucję Esperanto,, którym w końcu Esperanto osiągnęłoby status ojczystego języka. Jestem dosyć zmyślony do tych dążeń, aczkolwiek każdy jest wolny to zrobić. Nie powinno się użytkować (albo użyj mylnie) języka mostowego aby stworzyć nową narodowość, religię albo {ismon}. Dla stworzyć nowe społeczeństwo z nowi lepsi ludzie. To jest mrzonka. Inna grupa Esperantystów, który jest większy, widzi w Esperanto nawet jedyną możliwość, kiedy ono zapisuje ojczyste języki. W tym zaprzeczeniu często dziwię się o rozległej twórczości sztucznej literatury w Środowisku esperanckim. Ten miałby wszakże jedynie znaczenie, jeśli te teksty w języku mostowym byłyby w końcu tłumaczone do ojczystych języków. W tym znaczeniu Esperantyści byliby elitą, która przygotowuje i tłumaczy teksty. Mogę wszakże uwielbiać technikę i kondycję jakiegoś Esperanckiego utworu poetyckiego, lecz nigdy ten utwór poetycki nie mógłby zastąpić sprawność ojczystego języka. Czy utwór poetycki w Esperanto jest czystym {skribemo} (po polsku: {grafomania}) albo jedynie {antaŭstupo} do końcowego tłumaczenia, tego nie wiem. Właściwie nie pisze się w Esperanto aby osiągnąć największą grupę ludzi. Dla mnie główna zdatność Esperanto jest tym języka mostowego. Ten język nadaje się dobrze aby właściwie komunikować na naukowym poziomie bez użycia tłumaczy i żmudnej długiej nauki. Dlatego więcej czuwałbym, że Esperanto byłoby bardziej udane w naukowej literaturze, wiedzy albo technice. Naprawdę większość Esperantystów nie jest technikami lecz idealistami i {mondoplibonigistoj}. I dla tych ostatnich ludzi Esperanto stało się nawet droższe aniżeli ojczysty język. Paradoksalnie są ci idealiście i nie {praktikemuloj}, które zapisywały ten język zgonu. Nie powinno się czuwać, że dla każdego człowieka Esperanto byłoby czymś więcej aniżeli język mostowy.

Nie czuwam, że komunikacja przez wszystkich kanałami transmisyjnymi (na każdym poziomie) jest możliwa językiem mostowym. Jednak jest bardzo zadowalająco, kiedy doświadcza się, że można w kierunku komunikować z obcymi tym ogromnym językiem.

Artukuł został przetłumaczony w pełni maszynowo przez wolny program Esperantilo
Adres kontaktowy:
mail@xdobry.de