pole polando germane germanio angle anglio

Esperantilo - programo por redaktado de tekstoj kun specialaj esperantaj funkcioj, ortografia kaj gramatika korektiloj kaj maŝina tradukado

Instalu Esperantilon 0.993 nun
aliaj elŝutoj
Ĉiam unue malinstalu la malnovan eldonon!
La korektado funkcias surbaze de datoj de REVO leksikono kaj analizo de ESF tekstaro. Dankon al ĉiuj revuloj (REVO-uloj) pro grandega laboro kaj al ĉiuj, kiuj publikigas esperantan materialon en la reto. Mi ankaŭ kore dankas al ĉiuj, kiuj sendas al mi interesajn materialojn kaj komentas tiun laboron.
Blogo de projekto
pluaj informoj ĉiutage
Direktoj de tradukado

2013-07-04

Nubio Nunes Revoredo (Profesia tradukisto por angla kaj portugala lingvoj) tradukis la dokumentaron al portugala lingvo DOCUMENTAÇÃO DO PROGRAMA ESPERANTILO 2.7.2013. Koran Dankon pro tio.

Lingva Ludo "Vortaj Amikoj" en Retumilo

2011-12-31 Novaĵoj en eldono 0.993

2010-11-15 Novaĵoj en eldono 0.992

2010-02-20 Novaĵoj en eldono 0.991

2009-07-29 Novaĵoj en eldono 0.990

tekstoredaktilo por Esperanto

Trajtoj

Maŝina tradukado per Esperantilo

Mi esperas, ke por iu estu la programo uzebla. Bonvolu skribi al mi, se vi havas rimarkojn. Legu ankaŭ la paĝon "oftaj demandoj"

Literuma korektado

La ortografia korektado bazas sur la REVO leksikono kaj analizo de tekstaro kaj aliaj fontoj. La interna vortaro konas 8941 radikojn kaj 58259 derivaĵojn.

Esperantilo laboras en du niveloj:

Ĝi povas ekkoni eblajn sed ne difinitajn derivaĵojn (ekzemple mal|bon|il|o) kaj markas tiujn verde aŭ nekonataj radikoj (plejparte skriberarojn), kiuj estas markotaj ruĝe. Estas eble aligi novajn radikojn aŭ derivaĵojn de konataj radikoj. Ili estas konservataj en dosieroj (~/.ee_radikoj.txt) en privata formato.

Eblas ankaŭ fari propran ignorliston kun vortoj (mallongigoj aŭ nomoj) kiu estas konservita en dosiero (~/.ee_igor.txt) kiel normala vortolisto.

Vi povas uzi la korektadon laŭ du manieroj. Unue vi povas marki ĉiujn nekonatajn vortojn per butono (Ekzamenu tekston). Due vi povas lanĉi "korektilojn", kiu prilaboras po unu vorto kaj ebligas korekti la vorton en la procedo de korektado.

Leksikonaj funkcioj

Esperantilo enhavas montrileton por REVO-leksikono. Kontraŭe al REVO-Leksikono en TTT la montrilo oferas navigadon je referencoj en du direktoj.
Motrileto por REVO-Leksikono
Esperantilo enhavas ankaŭ statistikan bazon de ofteco de vortoj en ĉefaj frazpartoj, kiu estas kalkulita de granda esperanta tekstaro.
Ofteco de vortoj en fazpartoj
Mi frue rimarkis, ke "Esperantilo" povas esti uzata ankaŭ por leksikonaj celoj. Vi povas tre rapide analizi grandajn tekstojn kaj trovi derivaĵojn aŭ radikojn, kiuj ankoraŭ ne estis difinitaj en REVO. Tial Esperantilo enhavas funkciojn por ekstraktado de nekonataj vortoj en listoj.

Lingvistoj povas interesiĝi pri statistikaj funkcioj. Jen ekzemplo el romano "Faraono" de Boleslaw Prus.

vortoj         3300 - 100.00%
mk. radikoj     132 -   4.00%
mk. derivaĵoj   256 -   7.76%
pronomoj       1482 -  44.91%
o-vortoj         721 -  21.85%
verboj          469 -  14.21%
a-vortoj         202 -   6.12%
e-vortoj          38 -   1.15%
participoj       88 -   2.67%
prop. nomoj       3 -   0.09%
"Esperantilo" povas ankaŭ marki ĉiujn maloftajn radikojn. "Esperantilo" enhavas la liston de la 2200 plej oftaj radikoj.

Vi povas ankaŭ vidi ĉiujn derivaĵojn de elektita vorto aŭ vorta analizo. Ekzemple: derivaĵoj de radiko "bon"

bona
bone
bono
bonaĵo
bonulo
malbona
malbonigi
plibonigi
rebonigi
bontrovo
bonveni
bonvenigi
bonvoli
malbonavida
malbono
analizo de vorto: "malbonigi"
prefikso: mal
radiko: bon
sufikso: ig
kategorio: i
Tio funkcias fide nur kun konataj derivaĵoj.

Gramatika korektado

De eldono 0.60 "Esperantilo" povas ankaŭ distingi kelkajn gramatikajn erarojn. La gramatika analizo de tekstoj estas tre kompleksa, tial la programo nun ne distingas ĉiujn eblajn gramatikajn erarojn aŭ pritaksas ĝustajn frazojn kiel neĝustaj. La korektado de gramatiko funkcias nur por plena frazo, nur en kiu ĉiuj vortoj estas konataj. La programo provas trovi la gramatikan funkcion por ĉiu vorto en la frazo. Vortoj sen funkcio estas pritraktataj kiel eraroj. Nun la programo ne povas proponi korektadon de frazo. Estas eble, ke unu fuŝe skribita vorto kaŭzas multajn erarojn.

La gramatika korektado estas uzebla nur per "korektilo" funkcio.

La programo povas montri sintaksarbon de frazo. Elektu la frazon kaj klaku la butonon "Montru Sintaksarbon".
Vidu "Ekzemploj de sintaksa analizo" por pluaj informoj.

ekzemplo de sintaksarbo

Ekzemploj:

Kolekto de gramatikaj eraroj.

Kelkaj kompleksaj frazoj ne povas esti ĝuste analizitaj.

Mi planas iom post iom plibonigi la sintaksanalizon.

Multlingva vortaro

"Esperantilo" enhavas ankaŭ multlingvan vortaron. La vortlistoj estas kompilitaj surbaze de REVO, kaj aliaj vortlistoj, kiujn mi trovis en la reto. Vi povas uzi la vortaron je du manieroj. Unue per speciala fenestro aŭ rekte en la redaktilo. Metu la kursoron sur nekonatan esperantan vorton (aŭ elektu ĝin) kaj uzu la funkcion "Redaktu->Traduku sub kursoro" aŭ tajpu "Control-q". La programo provas traduki la derivaĵon rekte, aŭ la bazan radikon, aŭ la vortpartojn.

La serĉado de esperantaj vortoj estas pli efika ol kutimaj vortaroj. "Esperantilo" ekkonas, ke vorto ne estas en baza formo kaj povas mem trovi bazan formon. Kiam la ekzakta traduko ne estas trovita, la programo provas trovi tradukon por malproksima traduko aŭ traduki unuopajn morfemojn.

? pense -> pens-e ->
  penso - Denken, Gedanke

? liberpensema -> liber-pens-em-a ->
  libera - allgemein verfügbar, frei, unabhängig, ...
  pensa - Gedanken~, gedanklich
  ema - aufgelegt, aufgelegt sein, begierig, geneigt, geneigt zu, gewillt
Vi povas uzi la programon ankaŭ por translingva traduko.
denken - (trans: opinii) - zaopiniować
denken - (trans: opinii) - uważać
denken - (trans: opinii) - wypowiadać
denken - (trans: opinii) - zapatrywać się
denken - (trans: pensi) - myśleć
denken - (trans: pensi) - mniemać

multlingva vortaro
En la fenestro de vortaro. Vi povas serĉi ankaŭ en la dua direkto. Vi povas ankaŭ importi aŭ eksporti vortlistojn laŭ suba formato. La vortlistoj devas uzi utf-8 kodon.
esparanta-vorto ; unua nacilingva traduko, dua nacilingva traduko
# ekzemplo
meti; stellen, setzen, legen
Vortoj en parentezoj estas pritraktataj kiel pliaj priskriboj
kompensilo; Kompensator (elektronisches Bauteil)
Por serĉado oni povas uzi ankaŭ anstataŭantajn literojn "*" kaj "?". Jen ekzempla rezulto por vorto "pens*a":
pensa - Gedanken~, gedanklich
pensebla - 
pensema - grüblerisch, in Gedanken versunken
pensia - 
pensiga - bedenkenswert, nachdenkenswert, zum Denken anregend, zum Nachdenken anregend
pensinstiga - 
pensiona - 
pensiula - 
penskapabla - 
Vi povas ankaŭ simple aligi novan lingvon kaj importi vian vortliston. Jen la statistiko pri nuna vortaro.
 esperantaj derivaĵoj - 66712
 lingvo         trad#   der#     kovro   trad#/der#
germana          70093  31677 -  47.48   2.21
pola             40080  26977 -  40.44   1.49
angla            25308  16985 -  25.46   1.49
rusa             23578  16119 -  24.16   1.46
franca           19231  13334 -  19.99   1.44
hungara          18400  12196 -  18.28   1.51
portugala        16748  10730 -  16.08   1.56
belorusa         16510  11651 -  17.46   1.42
sveda            15455  14322 -  21.47   1.08
nederlanda       12565  10429 -  15.63   1.20
Vi povas ankaŭ skribi vorton en nacia lingvo (nur en baza formo) kaj traduki al Esperanto. Uzu por tio la menuon "Redaktu->Traduku vorton al Esperanto" aŭ tajpu klavkombinon "Ctrl-Spaco".

Maŝina Tradukado (aŭtomata tradukado)

Esperantilo povas traduki aŭtomate aŭ duone aŭtomate esperantajn tekstojn al pola lingvo. La tradukado estas farata sur nivelo de sintakso kaj oni povas adapti la tradukmanieron al propraj bezonoj. La maŝina tradukado aŭ perkomputila tradukado povas traduki prilaboratojn tekstojn en redaktilo aŭ rekte HTML kaj XLIFF dosierojn. La tradukita teksto estas markita diverskolore laŭ atendata kvalito de traduko.
Fonta teksto Tradukita teksto

Duone aŭtomata tradukado

Interaktvia Tradukado
Ĉe interaktiva aŭ duone aŭtomata tradukado la tradukisto povas influi dum proceso de tradukado. Esperanta fonta teksto ne enhavas ofte la saman kvanton da informo kiel la cela lingvo. La tradukisto povas influi depende de cela lingvo: Oni povas uzi la interaktivan tradukadon ankaŭ nur per klavaro aŭ nur per muso. La interaktiva tradukado estas nun en eksperimenta stato.

Tradukado el pola kaj anlga lingvoj

De eldono 0.96 Esperantilo ankaŭ povas traduki de pola lingvo al Esperanto. La kvalito de traduko ne estas alta. Vi povas vidi tie kelkajn ekzemplajn frazojn. Esperantilo povas ankaŭ traduki de angla lingvo al Esperanto. Tiu tradukilo estas ankaŭ eksperimenta. Vi povas vidi tie kelkajn ekzemplajn frazojn.

Tradukmemoro

Esperantilo subtenas en baza ŝtupo tradukmemoron. Frazoj, kiuj estas korektitaj en interaktiva tradukado, estas enmemorigitaj en tradukmemoron. La tradukmemoro povas esti konservita aŭ ŝarĝita en formato TMX. La programo nun subtenas funkciojn:

Dokumentaro de programo

Oni povas legi aldonajn informojn pri la programo en dokumentaro de la projekto (Open Office formato dokumentaro.odt). Pri multaj specialaj informoj oni legu en la blogo de la projekto. Nubio Nunes Revoredo (Profesia tradukisto por angla kaj portugala lingvoj) tradukis la dokumentaron al portugala lingvo DOCUMENTAÇÃO DO PROGRAMA ESPERANTILO 2.7.2013. Mi kore dankas pro tio.

Mankoj de programo

La programo ne estas ĝisfine programita kaj ankoraŭ evoluas. La programo estas unuavice mia ŝatokupo kaj mi havas limigitan tempon por ĝi. Fuŝaĵoj kaj eraroj en programo aŭ en la lingvaĵo estas ne definitivaj kaj povas esti korektitaj, se mi ekkonos pri tio. Bonvolu raporti erarojn. Ĉe novaj funkcioj ne atendu 100% stabilecon kaj kvaliton de profesiaj iloj. Mi esperas, ke la programo konstante plibonigos. Tio, kien evoluas la programo, dependas de komentoj kaj bezonoj de uzantoj.

Postaj planoj

Mi volas disvolvi la programon en diversajn direktojn. La programo estas mia pura ŝatokupo, mi ne povas oferi profesian subtenon aŭ certan planon. Ĉi tie estas nur ideoj. Bonvolu priskribi la dezirojn, kiujn vi havas pri ĉi tiu programo.

Programado

Ekzistas speciala eldono de Esperantilo por programistoj. EsperantiloSDK enhavas ne nur Esperantilo sed ankaŭ programan medion XOTclIDE, do vi povas tuj programi kaj trarigardi la Esperantilon sen pena instalado de sistemo.

En dokumento "programado" mi priskribis kelkajn informojn pri la programo kaj miaj spertoj, kiuj povas esti interesaj por programistoj kaj komputilaj lingvistikoj.

Kiel helpi al la projekto?

Mi ne povas promesi, ke mi tuj uzos la helpon kaj realigos la ideojn, sed mi strebas minimume publikigi en tiu paĝo tiujn ideojn. La senditaj al mi materialoj devas esti libere uzeblaj.

Elŝutoj

"Esperantilo" estas libera programo laŭ "GNU Public License (open source)", vidu GNU Homepage aŭ en vikipedio Malfermita kodo. Tie vi povas elŝuti vortlistojn uzatajn en la programo.

Aliaj retaj ligiloj

Similaj Projektoj Aliaj redaktiloj por Esperanto Vortaroj kaj aliaj
Mi skribis la paĝon per ĉi tiu programo.
Kontakta adreso:
mail@xdobry.de

Artur Trzewik